br eng eo ita fr es

Hackmeeting 0x10 - Cosenza

Hackmeeting Hackmeeting estas la jara kunveno de la italaj ciferecaj kontraŭkulturoj - tiuj komunumoj, kiuj alprenas kritikan starpunkton rilate la mekanismojn por evoluigo de teknologioj en nia socio. Sed ne nur, ankaŭ multe pli. Ni flustru al viaj oreloj, kaj nur al viaj, ne diru al iun ajn: hackit estas nur por veraj hakeroj, nome tiuj homoj, kiuj volas mastrumi sian vivon kiel li preferas, kaj pretas batali por tio. Eĉ se ili neniam vidis komputilon en sia vivo. Tri tagoj da seminarioj, ludoj, festoj, debatoj, ide-interŝanĝoj kaj kunlernadoj, por pridiskuti kune la ĉiutagajn teknologiojn, kiel ili influas kaj ŝanĝas niajn vivojn eksterretan kaj enretan, kiun rolon ni povas ludi por kontroli la fenomenon kaj liberigi ĝin disde monopolemuloj, kiuj klopodas detrui la socian teksaĵon kaj malliberigi nin en virtualajn spacojn pli kaj pli malkomfortajn. La okazaĵo estas plene mem-aranĝita: ne estas organizantoj kaj spektantoj, sed nur partoprenantoj.

La okazaĵo estas plene mem-aranĝita: ne estas organizantoj kaj spektantoj, sed nur partoprenantoj.